SIDEBAR
»
S
I
D
E
B
A
R
«
Ne forlasi malnovajn vojojn pro novajn
abril 14th, 2011 by Jepibo

Mare bonobo amb el seu petit

La hebrea popolo perdis sian lingvon dum la kvindek jaroj de ekzilo babilona. Tion mi ja sciis de antaŭ multe da tempo; mi aŭdis ĝin de iu instruisto. Tial, kiam antaŭ ne multe mi trovis en iu artikolo citaĵon asertantan alian eblon, mi forĵetis ĝin indigne. Laŭ la orientalisto Carl Brockelmann, hebreoj konservis sian lingvon dum la kaptado babilona kaj ili ne perdis ĝin ĝis komence de la epoko helenistika; la judoj de Palestino, favore al la aramea; tiuj de la diasporo, al la helena.

Kompreneble, mi tute ne kredis tiun informon: indis nek fari al si la penon provi ĝin. Sed kio pli gravas, estas ke la unuan ideon mi estis akceptinta tiel malmulte pripensinte kiel nun mi forĵetis la duan. La opinio de instruisto, pri kiu mi eĉ ne memoras, falis sur menson liberan je antaŭjuĝoj, kie tiu prunteprenita opinio estis iĝinta antaŭjuĝo, kaj nun tiu antaŭjuĝo defendis sin puŝante min forĵeti alternativon sen permesi al mi eĉ preni ĝin en konsideron.

La homa cerbo evoluis por teni nin vivaj en ĝangalo; ĝi tute ne estis konceptita por la moderna vivo. En tiaj kondiĉoj, en kiuj oni funkcias pere de procedo de provo kaj eraro, kaj kie la eraron oni ofte devas pagi per la vivo, la menso evoluis por ne elmeti sin al la risko serĉi aventurojn. Tiu malnova meĥanismo de postvivado nun obstinigas nin en niaj antaŭjuĝoj, en nia senscio.


Leave a Reply

XHTML: You can use these tags: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

¡IMPORTANTE! Responde a la pregunta: ¿Cuál es el valor de 4 7 ?
 
»  Substance:WordPress   »  Style:Ahren Ahimsa