SIDEBAR
»
S
I
D
E
B
A
R
«
Teroristo kiu? Demokratio kie?
octubre 4th, 2010 by Jepibo

Ekde la nula horo, la ĉeesto de polico en Valencio estis troa dum la tuta tago, kiun la laborĉesigo daŭris. Kiam ĉirkaŭ la unua kaj duono ni alvenis kun kelkajn gekunsindikatanoj de Sindikata Laborista Kunordigantaro (COS, laŭ la siglo en la kataluna) al Merkavalencio, la “festo” jam estis komenciĝinta: estis du vunditoj; unu el ili, kuŝanta sur la tero, atendis ambulancon. Merkavalencio estas la plej grava loĝistika platformo kaj pogranda komerco-centro en Valencilando. Mi ne vidis kion la polico estis farinta por rompi la ripojn al tiu homo, sed mi ja povas atesti, ke de la momento, kiam mi ĉeestis, la perforto estis la nepra; mi ne diras ke en iu momento policano ne batis kun la klabeto, sed ĝi estis la escepto. La perforto manifestiĝis esence per puŝoj. Iuj homoj, enuaj de senaktiveco, forlasadis la strikpostenon, kaj venis momento, en kiu tiu estis iĝinta tiom maldensa, ke la polico kuraĝis ĵeti sin sur nin kaj malfermi vojon al la kamionoj, kiuj vicatendis. Tiu estis la momento kun pli da streĉiteco: la policanoj puŝis por retroirigi nin kaj ni puŝis por teni niajn poziciojn.
carrega4Je la dekdua tagmeze, iuj el ni strikantoj estis koncentriĝintaj antaŭ la pordo de la urbodomo, de kie marŝis al la strato de Kristoforo Kolumbo. Kiam ni alvenis tien, ni renkontis la kolonon de strikantoj, kiu venis de la strikpostenoj en Benimaklet’ kaj la fakultatoj. La spontanea manifestacio sekvis Kolumbostraton en la direkto al Ŝativostrato, sed antaŭ ol alveni tien la polico de la hispana guberniestro Rikardo Peralta haltigis nin kaj ĉirkaŭis la antaŭan parton de la manifestacio cele al la apartigo de la resto. Iu vulgarigilo parolis pri « frontadoj » kaj asertis ke « flugis seĝo kaj kelkaj boteloj » antaŭ la impeto de la polico. Oni ne povas paroli pri frontadoj, kiam tute armitaj policanoj impetas kontraŭ pacan marŝon de senarmaj manifestaciantoj. La impeto ne ŝuldiĝis al ia “provoko”, sed al la instrukcioj, kiujn la polico havis. Poste, komenciĝinte la “bastondanco”, iuj manifestaciantoj provis defendi sin kiel ili povis. Mi vidis neniun flugan seĝon, sed mi memoras, ke manifestacianto uzis sian biciklon por protekti de klabetbatoj. La impeto estis brutala kaj sen ia antaŭa provoko.

La koncentriĝo en la centron de Valencio de strikantoj de la diversaj strikpostenoj venantaj de ĉiuj direktoj estis forminta spontanean manifestacion ĉe kies fronto iris la elementojn plej aktivajn, konsciiĝintaj kaj politikiĝintaj, tio estas la gejunuloj de la sendependista maldekstrularo.  Do temis pri sendependista manifestacio tra la stratoj de Valencio je la horo, kiam ĵurnalistoj serĉas desperaj bildojn por la tagmeza informa bulteno. Kaj tion oni devis rapide malhelpi ĉiakoste.
Impeto de la polico en Kolumbostrato en ValencioEn “organizita” manifestacio, ĉe la antaŭa parto estus irintaj la instituciaj sindikatoj (CCOO, UGT, USO); la sendependistoj, akceptante la marĝena stato, kiun oni trudas al ni, ni irus ĉe la finon. Tio nin faras nevideblaj, ĉar la fotraportistoj nur fotas la antaŭan parton, sed en la manifestacio de pasintmerkrede ni sendependistoj estis tiuj, kiuj iris ĉe la antaŭa parto kaj ni estis tro videblaj.  Tial la polico diserigis la manifestacion per la kontuzado, per kiu ĝi faris.
La 8-an de julio, dum striko de publikaj funkciuloj, alia marŝo trairis senprobleme la saman itineron.  Tiam estis tre videblaj flagetoj de la instituciaj sindikatoj portataj de iliaj liberigitoj; tamen pasintmerkrede videblis multe da kunstelaj flagoj (kataluna sendependista flago) kaj flagetoj de alternativaj sindikatoj.
Ni suferis subpremon, sed ankaŭ ni havis okazon sperti klasan solidarecon de la gekompanoj de ceteraj sindikatoj. En la marŝo ni ĉiuj iris kune; la provo apartigi la antaŭan parton de la resto de la manifestacio per kordono da policanoj fiaskis danke al la kuraĝo de la homoj, kiuj venis poste kaj kiuj trapasis ĝin. Unu el la bildoj, kiun mi memoras de la impeto, estas tiu de freneza tumultpolicano, kiu kuris kien mi estis, svingante la klabeton en unu mano kaj flageton de Laboristaj Komisionoj (CCOO, laŭ la siglo en la hispana) en la alia, sendube trofeo rabita al unu el siaj viktimoj.
Unu horo poste ni iris al la ĉefa policejo de la okupacia hispana polico por interesiĝi pri la arestitoj. Tie ni trovis ne nur homojn de Alerta Solidària (kataluna sendependista kontraŭsubprema platformo) kaj sendependistajn aktivulojn, sed ankaŭ homojn de bazo de aliaj sindikatoj, eĉ hispanaj instituciaj sindikatoj. Ankaŭ tie ni estis atake persekutataj de la polico. Veterana aktivulino de PSOE kaj UGT ekkriis indignoplena: « ¡Como en tiempos de Franco! » (“Same kiel dum la diktaturo de Franko!”). Dum la lastaj tridek jaroj subpremon ne travivis la homoj de instituciaj partioj kaj sindikatoj, sed ĉiufoje falas pli ofte la masko de la hispana “demokratio” kaj ĉiam pli malfacilas al oni fermi siajn okulojn antaŭ tio.
bitlletEĉ se tiel, mi ankoraŭ trovis, dum la manifestacio de la vespero, veteranan aktivulon de Komisionoj, kiu provis. Mi proponis al li la COS-an bultenon specialan por la striko kaj flugfolion de la sendependista maldekstrularo; li rifuzis dirante, ke li estis CCOO-ano. « Ha!, do mi havas pli bonan aĵon por vi, » kaj mi proponis al li kvincenteŭran monbileton kiel tiu en la foto. « Mi ne konsentas, » li diris. Mi reproponis al li la bultenon: « Ĉu vi ne volas koni nin? — Ne. » Sed la trompo vanuadas, kaj la bazoj de CCOO kaj UGT ekrimarkas la perfidon de siaj burokratoj, zorgantaj nur pri la certigo de sian propran sinekuron, kontraŭ la malavareco de tiuj samaj bazoj, kiuj formis strikpostenojn kaj elmetis sin al la klabetoj, por la estonto de siaj gefiloj kaj de la gefiloj de ĉiuj.


Leave a Reply

XHTML: You can use these tags: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

¡IMPORTANTE! Responde a la pregunta: ¿Cuál es el valor de 7 12 ?
 
»  Substance:WordPress   »  Style:Ahren Ahimsa