SIDEBAR
»
S
I
D
E
B
A
R
«
IR 2010 en Almagro
abr. 13th, 2010 by Jepibo

La Ĉefa Placo en Almagro

La Ĉefa Placo en Almagro

Ĉi-semajnfine okazis en la bela urbeto Almagro (Hispanio) la 6-a Iberia Renkontiĝo. Ĉi tiu ĉiujara aranĝo estas alterne organizata de unu el la tri landaj organizaĵoj en la Iberia duoninsulo: Hispana Esperanto-Federacio, Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) kaj Portugala Esperanto-Asocio. Ĉi-jare renkontiĝis en Almagro kvindeko da diverslandaj partoprenantoj: krom tiuj venintaj de Hispanio, Katalunio kaj Portugalio, ĉeestis samideanoj el Ĉuvajŝio, Kartvelio, Serbio kaj Venezuelo.

La unua ero de la programo estis la hispanlingva panelekpozicio “Enkonduko al Esperanto”, lokita en antikva magazeno konstruita dum la 16-a jarcento de la familio Fugger, hodiaŭ nomata Palacio de los Fúcares. En la vendredo vespere okazis la solena malfermo de la rekontiĝo, kiu havis lokon en la Palaco de la Grafoj de Valdeparaíso, konstruaĵo de la 18-a jardeko, nuntempe kulturejo de la provinca deputitaro de Ciudad Real. Poste la partoprenantoj debatis pri lingvaj problemoj en la kafejo de tiu palaco; la debato estis pliagrabligita per gustumado de regionaj vinoj kaj tipaj apetitigaĵoj.

Valdeparaisopoblet_alosLa sabaton matene okazis interalie du gravaj programeroj: la kurso de Esperanto por komencantoj kaj la prezentado de libroj. Toño del Barrio enkodukis Ferriol Macip, kiu prezentis la artikolkolekton Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro, eldonitan de KEA, kaj Pedro Sanz, kiu prezentis la verkon de Antonio Marco Botella Crónicas del movimiento obrero esperantista, eldonita de SAT en Hispanio.CronicasMovObrero

Tagmeze finiĝis la programeroj pli akademiaj kaj komenciĝis la ludaj. Ankaŭ Toño del Barrio tre amuze gvidis posttagmeze la konkurson Kiu volas esti milonulo? Vespere la renkontiĝantoj vizitis la Corral de Comedias (laŭvorte “komedi-korto”), teatrejo, kiu restas senŝanĝa ekde la 17-a jarcento kaj daŭre estas uzata por ludi teatraĵojn. Ĝi havas centran korton de 300 m² ĉirkaŭita per du etaĝoj por la sidlokoj kun spaco por tri cent homoj.

La tagon kulminis la vespera kunmanĝado, kiu samtempis kun la piedpilkada maĉo inter Real Madrid kaj FC Barcelona.  La du dimanĉematenaj programeroj estis la vizito al la Etnografia Muzeo kaj la ekskurso al la Nacia Parko Las Tablas de Daimiel. Tagmanĝinte, la partoprenantoj prenis la vojon hejmen.  Gratulon al la anaro de la Esperantista Manĉa Asocio pro tiu sukceso kaj dankon pro ilia gastamo!

Nacia Parko Las Tablas de Daimiel

Nacia Parko Las Tablas de Daimiel

Anasoj

Anasoj

La ekskursantoj

La ekskursantoj

La Urbodomo de Almagro

La Urbodomo de Almagro

Dio, la scienco kaj la seminariano astrofizikisto
març 15th, 2010 by Jepibo


Un escalonet

Ŝtupeto

La 20-an de julio 1969, Neil Armstrong, komandanto de Apollo 11, haltis en la lasta ŝtupo de la luna modulo Eagle kaj, antaŭ ol meti sian piedon sur la surfacon de la luno, diris: « Tio estas malgranda paŝo por homo, sed granda salto por la homaro. » La saltoj, kiujn faris la scienco kaj precipe la teĥnologio en la sekvaj jardekoj deprenis de tiu evento multan el la graveco, kiun oni tiam donis al ĝi: necesas preni en konsideron, ke la kosmokonkuro okazis enkadre de la malvarma milito. La ĵurnala kliŝo aplikebla estas, ke “ĝi starigis antaŭon kaj poston” en la historio de la scienco; tamen la kadenco de la scienca-teĥnologia progreso densigadas pli kaj pli tiajn starigojn de antaŭoj kaj postoj, kaj tio senbriligadis la prodaĵon de la alveno al la Luno. Hodiaŭ, kun pli da perspektivo, ni povus taksi, ĉu la frazo, kiun tiutempe eldiris la astronaŭto, ne fieris iomete. Kelkaj jarcentoj antaŭe, greko el Mileto, verŝajne kun malpli da parolarto ol Armstrong, sen la dialogistoj de NASA kaj sen kronikistoj, ekpensis, ke la realo devis povi esti eksplikata sen helpi sin per la mito. La tradicio atribuas al Taleso el Mileto esti farinta la malgrandan paŝon, per kiu naskiĝis la scienca penso, depostulante sian lokon je la kosto de la magia penso, kiu ĝis tiam estis reginta sen konkurenco. Kaj de tiam tiu ne ĉesis gajni terenon al ĉi tiu.

La progresoj de la scienco, kiu ĉiufoje donadis eksplikojn pli kaj pli kontentigaj pri la fenomenoj de la mondo, kaj la ekspansio de ĝia agadkampo, kiu donas ĉiam malpli da spaco al la neracieco, povus pensigi onin, ke tiu lasta retretas kaj ke la mito jam ne estas krom literatura ĝenro. Nenio estas pli fremda al la vero, ol tio. En epoko, en kiu plantoj kaj bestoj, lingvoj kaj kulturoj vivas sub la minaco de tuja estingiĝo, la religioj, anstataŭ estingiĝi, tute male, ili prosperas pli ol iam ajn.

La moderna scienco ŝanĝis la mondon, kie aperis la tradiciaj religioj, kaj iom post iom ĝi malkonfirmis, unu post la alia, la mitajn asertojn, sur kiuj tiuj baziĝis; tio plimalvastigadis la kampon por la diaj intervenoj laŭmezure, kiel la agadradiuso de la scienco plivastiĝis. Tamen la religioj adaptiĝas al la novaj tempoj: eĉ se la tradiciaj organizitaj religioj povas havi ian problemon por varbi novajn klerikojn — oni nomiĝas tion “krizo de alvokiĝoj” —, la ordinara kredanto trovis en la eklektikismo la manieron teni la religiecon en sia ĉiutaga vivo. Nuntempe ne estas strange trovi homojn, kiuj vidas nenian kontraŭdiron, ekzemple, en la fakto baloti por laŭdire maldekstra partio, praktiki iun romkatolikan riton kaj kredi je salato farita el astrologio kaj evangelia literaturo, el orientaj filozofioj kaj kvantummeĥanikaj nocioj miskomprenitaj. Tiu ĉi estas la epoko de la religio laŭ la karto.

Bernard Haisch

Bernard Haisch

Bernard Haisch estas unuaranga astrofizikisto (vi povas vidi tie lian kariertabelon), kiu provizis sin per religiaj kredoj adaptitaj al siaj bezonoj — kiel faras ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne rezignis ĉian ajn religian kredon. Sed la afero de Haisch interesas, ĉar lia edukado estas super la meznombro, tre supere. Bernard Haisch naskiĝis en romkatolika medio kaj eĉ eniris seminarion antaŭ ol dediĉi plene al la sciencaj studoj. Antaŭ la problemo akordigi tion, kion li kredas, kun tio, kion li scias, li faris mem sian laŭkartan religion prenante de tiu oficiala nur tiujn elementojn, kiuj (ankoraŭ) ne evidente kontraŭstaras la nuntempajn sciencajn konojn. Por Haisch, estis praeksplodo kaj evoluo de la specioj, sed la universo estas frukto de intenca kreo fare de antaŭa konscio. Laŭ lia vidpunkto, la fakto, ke el la energio estiĝis materio, ke el la materio naskiĝis vivo kaj ke la vivo prenis konscion, estas progreso, kiu supozigas lin, ke pli frue ol la energio jam estis la konscio, kaj ke ĉi tiu, per la decido elmeti sin al provo, estigis “la kreon”.

La ideo estas alloga, sed ĝi interpretas la tempa sinsekvo kiel kaŭzecrilato — sen ia pravigebla motivo. Ĝi prezentas entutan vidaĵon de la scienca mondrigardo kun iuj mitaj ŝtopaĵoj. Tamen, eĉ se ĝi ne estas vera, ni ĉiam povas diri tion, kion Sokrato al siaj disĉiploj iom antaŭ ol morti, kiam li priskribis al ili, kiel li imagis la transtomban vivon: « Eble kredi je tio ne decas al saĝa homo, sed kompense ĝi havigas grandan internan bonstaton… ». La hodiaŭaj laŭkartaj religioj estas personaj kaj adapteblaj al la gusto de ĉiu; eco tiu, kiu igas ilin malsamaj ol organizitaj religioj, precipe la totalismaj, kiel la kristanismo aŭ la islamo, kiuj asertas, ke ili taŭgas por regi la socion ĝis la minimuma detalo kaj aplikeblas al ĉiuj socioj.

La dia teorio

La dia teorio

Bernard Haisch, malgraŭ ke li estas unu el la plej elstaraj sciencistoj de nia tempo, fakte li neniam rezignis la miton. Li publikigis vulgarigan libron, en kiu elmetas siajn kredojn: La teorio pri dio. Haisch estas unu almogàver el tiuj, kiuj gardas la limojn de la scienco: danke al la laboro de li kaj de aliaj kiel li, tiu avancas jen kelkajn spanojn, jen kelkajn paŝojn. Sed same kiel la militestroj de la landlimaj zonoj, li estas dungosoldata, kiu povas lukti tiel en unu partio kiel en la alia. En La teorio pri dio Haisch montras la ĉagrenon, kiun li spertas sentante sin disidento en la scienca mondo, kiu estas materiisma. Tio estas la malnova disputo inter epikuranoj kaj stoikistoj pri la fakto, ĉu la universo estas frukto de la hazardo aŭ de la intenco: la scienco estas epikura, dum la religio estas stoika.

Haisch uzas malmildegan lingvon, tute nepravigita — laŭ nia vidpunkto —, kontraŭ la scienco. Lia libro estas prisemita per insultoj kontraŭ tiu; la leganto laciĝas legi, aplikitaj al la scienco, terminojn, kiuj ŝajnus pli decaj por la religio — fakte, ili kreiĝis en la religia medio —: laŭ Haisch, la scienco estas “dogma” kaj “fundamentisma”. Li kontraŭstarigas al la “materiisma reduktismo”, al la “fundamentisma sciencismo”, “spiritan vidon de la mondo”, kiu, laŭ lia opinio, estas kontraŭbatalita de la scienco.

La kontraŭstaro al tia spirita vido de la mondo fare de la sciencistoj de la oficiala scienco estas tuja kaj impetega, por kialoj tiel raciaj kiel neraciaj. Fakte, la malkonkordo inter la scienco kaj la spiriteco estas profunde enradikiĝinta en la intelekta subpremo efektivigita en la antaŭaj jarcentoj fare de la organizita religio. La religio responsis, paradokse kaj senkonscie, pri grandaj buĉadoj, detruoj kaj hororoj tra la tuta mondo kaj dum la plej granda parto de la historio registrita, eĉ malfeliĉe en la nuntempa epoko.

Tiu alineo estas la ununura fragmento en la libro, kiu memorigas la leganton, pri kia la historio ja estis — kaj ankoraŭ estas — vere. Se ni forigus ĝin, la leganto havus la impreson, ke ĉiuj malbonoj, kiuj afliktas la homaron, estas kulpe de la scienco — feliĉe tamen, ke restas al ni la konsolon de la religio. Ĉiuokaze, estas kurioze, ke malgraŭ tio, kion li diras kontraŭ la scienco kaj malgraŭ la “fervoro”, kiun li sentas pri la mito, li uzas la duan kiel inspirfonto por antaŭenigi la unuan. Tio memorigas la sintenon de tiu persono de Pere Calders, kiu, droninte en eksterordinara situacio, kiam aliulo rebatas al li la hipotezon, kiu eksplikus ĝin, li replikas al li:

Mi jam pensis pri tio, kion vi diras. Eble temas pri la plej evidenta formo konsideri la aferon, ĉar ĝi respondas al la homa maniero malaltigi ĉion al nia mezuro. La faktoj devas alĝustiĝi al la aferoj, kiujn ni scias kaj ne al kiuj ni ne scias, forgesante ke tiu lasta sinteno malfermus al ni mondon multe pli larĝan.

Haisch, same kiel la juna soldato en la rakonto “El batalló perdut” [“La bataliono perdiĝinta”], volus bazi sin sur tio, kion li ne scias por malkovri novajn aspektojn de la realo.

La defio de la scienco konsistas en liberigo de la iloj, la eksperimentoj, la observadoj kaj la logiko de la scienca metodo de la ĉenoj de la reduktisma ideologio, kiu ne estas kapabla toleri la ideon de reala kaj primara konscio; sekve, ne epifenomena.

Li malkonsentas la « miraklajn konstruaĵojn naskiĝintajn el la nenio, kiuj tiom plaĉas al la fundamentistoj [li parolas pri la sciencistojn] » por postuli la agon de « senfina inteligento, » kiu « sonĝas senfinan diversecon de leĝoj kaj valoroj de la fizikaj konstantoj, kaj poste ĝi permesas, ke tiuj leĝoj kaj valoroj evoluu ». Tio estas la sonĝo de la Ruĝa Reĝo, de Lewis Carroll.

La Ruĝa Reĝo ronkante

La Ruĝa Reĝo ronkante

En Tra la spegulo, Fingrumad kaj Fingrumid kondukas Alicon vidi la Ruĝan Reĝon dormantan kaj ili diras al ŝi, ke ŝi ekzistas nur pro tio, ke li sonĝas ŝin. Kelkajn ĉapitrojn poste, mirita pri la strangaĵoj, kiujn ŝi vidis, Alico pensas:

Do mi efektive ne sonĝis, […] krom se… krom se ni ĉiuj estas parto de la sama sonĝo. Sed mi esperegas, ke temu pri mia sonĝo kaj ne la sonĝo de la Ruĝa Reĝo! Mi ne volas aparteni al la sonĝo de alia persono.

La scienco provas ekspliki la realon, sed, ĉar tiu ekspliko baziĝas sur la realo mem, ĝi alvenas al punkto, kie ĝi devas haltigi sin (provizore). La mita penso, male, havas la avantaĝon, ke ĝi povas ignori la realon kaj sekve konjekti supozojn, kiuj volas doni sencon al la realo, signifante per sencon celo centrita en nia specio, kiu estu por ni trankviliga kaj samtempe flata. Ĉiuj religioj, tiel la tradiciaj kiel la novepokaj, kunhavas la fakton, ke ili supozas, ke nia specio estas la centro de la “kreo”. La scienco, male, memorigas al ni nian pozicion pli ol modesta en la universo. La astrofizikisto Haisch iam-tiam faras parentezon en sia scienca okupo kaj fordonas sin al tia alia penso.

Pere de la kreo, senfina konscio havigas al si mem ian ludterenon. Tion farinte, ĝi enkarniĝas en formo de individuaj estaĵoj — de plantoj, de bestoj, de homaj estuloj, de eksterteranoj — kaj tiel ĝi spertas la diversecon kaj grandegajn gamojn de komplekseco.

Tio estas la resumo de la “teorio de dio”: la iniciatinta konscio kreis la mondon por evolui kaj disvolviĝi, aŭ eble nur por amuzo. Pli interesas la enfokusigo, kiun Haisch donas al la studo pri la materio entute kaj aparte pri la inercio, kiu laŭ li « estas unu el la plej fundamentaj proprietoj de la materio ». La moderna scienco certigas, ke la materio konsistas el malgrandaj korpuskloj (atomoj, kvarkoj) en movado, kun infinitezima maso, disigitaj inter si per astronomiaj distancoj — rilate al ilia maso —; tamen al ni faras la impreson de solideco kaj stabileco. Laŭ Haisch, tio estas kaŭze de la “premo”, kiun faras la nulo-punkta energio sur la materion.

Hagado de la 14-a jarcento

Hagado de la 14-a jarcento

Ĉi tiu ne rezistas al la akcelo pro tio, ke ĝi havas denaskan proprieton nomatan inercio, sed ĉar la nulo-punkta kampo faras forton ĉiam, kiam estiĝas akcelo. La efiko de tiu kvantuma lumo estas tio, kio faras el la materio la ŝajne solidan kaj stabilan substancon, el kiu konsistas nia mondo kaj ni mem. Kaj tio ne okazas nur tiam, kiam estiĝas akcelo, kontraŭe la solida kaj stabila mondo de la materio estas ĉiumomente tenata de tiu subkuŝanta maro de kvantuma lumo.

La novaj sciencaj disciplinoj do prezentas la materion, energion kaj spactempon kiel ŝajnon, kiu kaŝas realon por ni nealireblan; ne estas strange, ke oni povas paraleligi tion kun iuj mistikaj vidoj. Haisch rakontas en sia libro, ke li trovis fragmenton en la Hagado klarigantan la ŝajnan kontraŭdiron en la unua ĉapitro de la libro de la Genezo, laŭ kiu Dio kreis la lumon la unuan tagon (Gn 1, 3-5), sed ne kreis la sunon, lunon kaj stelojn ĝis la kvara (Gn 1, 14-19).

La lumo kreita ĝuste ĉe la komenco ja ne estas la sama lumo, kiun dissendas la suno, luno kaj steloj, kiu nur aperis la kvaran tagon. […] Sed mi devas diri al vi, ke estas alia lumo. […] La unuataga lumo estis tia, ke permesintus al la homo vidi la mondon de la komenco ĝis la fino per ekrigardo. Dio antaŭvidis la malbonecon de la pekantaj generacioj de la diluvo kaj de la Babela turo, kiuj estis indignaj ĝui la benon de tiu lumo, kaj li kaŝis ĝin; sed en la estonta mondo ĝi aperos antaŭ la piuloj kun sia tuta praa gloro.

Babel turo

Babel turo

Haisch interpretas, ke la antikva aŭtoro parolas pri la energio de la nulo-punkta kampo.

Laikismo naskiĝas de ŝanĝo en la eŭropa kulturo okazanta en la 17-a jarcento, kiam oni pasas de revelaciita vero en eksperimentan kaj sciencan veron. La fino de la empirio tamen revenigis nin al antaŭan stadion de la fiziko, en kiu reakiras gravecon la spekulativado. La empirio utilis al ni dum etapo, sed la racio estas la ununura ilo, kun kiu ni ĉiam povis kaj povos kalkuli. Kaj ni ja jam sciis, kiu estas la maloportunaĵo de la spekulativa scienco: ke ĝi permesas al la neraciistoj manipuli kaj konfuzi. En la nuna tempo de malordo necesas, ke ni atentu pri la mistifikoj de la scienco kaj ne lasu nin delogi per sirenkantoj, ĉar neniu, eĉ la astrofizikisto pli premiita, estas ekster danĝera fali en la konfuzon.


La biologia fundamento de la perforto
febr. 8th, 2010 by Jepibo

En antaŭa poŝto ni menciis la psikanalizan koncepton destrudo. Nu, bone, antaŭ ne longe la dua kanalo de la hispana televido prezentis denove la 28-an programon de Redes, titolita “Nuestro instinto asesino” (“Nia murda instinkto”), en kiu Eduard Punset intervjuas la evoluisman psikologon David Buss, de la Universitato de Teksaso, kiu starigas novan kaj tre interesan vidpunkton por la biologia fundamento de la perforto.

Se vi volas vi povas elŝuti la tekston de la intervjuo (en la hispana).

Sibaritoj
gen. 29th, 2010 by Jepibo

Granda HelenioOni ja scias, ke sibarito estas tiu homo, kiu ŝatas vivi larĝe kaj lukse. Reta Vortaro difinas ĝin jene: « Homo tro amanta la komforton. » PIV 2005, iomete pli vaste, difinas ĝin jene: « Homo tro amanta vivon molan kaj komfortan, dediĉitan al la plezuro. » Kaj ambaŭ difinoj resendas al epikurano2 (« Adepto de epikurismo [precipe laŭ la 2-a senco]. »), kiu siavice resendas al epikurismo2: « Doktrino false atribuita al Epikuro, ke la feliĉo estas ĝui la voluptojn de la vivo; ŝatado de nuraj korpaj ĝuoj. » Tio, kio eble ja malpli konatas, estas la fakto, ke origine tiu vorto estis laŭurba nomo de la urbo Sybaris en Granda Helenio.

Ni ĉiuj aŭdis ankaŭ paroli pri Pitagoro, kiun ni konas pro tio, ĉar li estas aŭtoro de fama matematika teoremo — tiu pri la katetoj kaj la hipotenuzo. Tio povus kredigi nin, erare, ke Pitagoro estis malvarma matematikisto, dum vere li estis religia fanatikulo. Akceptita al Krotono, ĝi fondis tie sekton, pro kies integrismo krotoniatoj deklaris militon kontraŭ sibaritoj.

Kiel kutime kiam la venkintan partion ĉefas religia reformatoro, ne estis kompato por la venkitoj: Sybaris estis detruata kaj sibaritoj ekstermataj. Sed ne sufiĉis ekstermi ilin fizike: necesis senkreditigi por la venontaj generacioj la sibaritojn kaj ilian hedonismon. La venkintoj, kiuj estas ĉiam tiuj, kiuj skribas la historion, volis vidi en la detruo de Sybaris la nepra efiko de skandala konduto. Jen la moralaĵo de tiu historio: hedonismo kondukas al apatio kaj tiu lasta estis la kaŭzo de la malvenko de la sibaritoj — kvazaŭ la puritanismo de la krotoniatoj neniom rilatus kaj tiuj fanatikuloj senkulpus pri la detruo de Sybaris, aŭ, pli ĝuste, ili taŭgintus kiel dia ilo por puni la sibaritojn kiel ili meritis.

Justeco kaj perforto
gen. 2nd, 2010 by Jepibo

Antaŭ kelkaj tagoj, viro aĝante 24 aŭ 25 jarojn alportis en sanigejon en Arona, urbo en Kanarioj, trijaran infaninon, filinon de lia vivkunulino, tial, ke ŝi spertis spiradajn problemojn. La deĵorinta kuracisto diagnozis al ŝi kora-spiradan halton, brulvundojn kaj traŭmatismojn, kaj informis la policon. La unuaj versioj de la fakto, kiujn senprokraste la laŭdiraj amaskomunikiloj disvastigas, parolas pri malbontraktado enhavanta seksperforton. La viro estas arestata, pridemandata kaj akuzata de la polico kaj juĝisto, kondamnata de la gazetaro. Li bezonas “specialan protekton” de la polico, por ke frenezulamaso atendante lin ĉe la pordo de la juĝejoj ne linĉu lin kaj materiigu la “moralan” linĉadon fare de la gazetistaro. Tri tagojn poste la infanino mortas, la nekropsio determinas ke la vundoj, kiuj kaŭzis ŝian morton, estas akcidentaj, kaj la juĝisto liberigas lin sen akuzoj.

Okazas en tiu afero diversaj aspektoj, kiuj igas ĝin tre interesa analizi. Unue, tiu estas afero de medicina eraro. La kaŭzo de la morto estis interna vundo kaŭzita kvin aŭ ses tagojn antaŭe por falo; estis nek brulvundoj nek vundoj supozigantaj ian seksan agreson. Due, estas tie problemo de malbona administrado de la informo fare de la medicinaj respondeculoj donintaj la novaĵon al tiaj kadavromanĝantoj laŭdiraj ĵurnalistoj. Trie, temas pri eraro de la instrumentoj de subpremo de la ŝtato — de la polico, unue, kaj de la juĝisto, poste —, kvankam tiu lasta finfine ĝustigas sian eraron. Kvare, ĝi estas modela ekzemplo de eskvizita apliko de la deontologia kodo de la ĵurnalista profesio. Laste, ĝi estas elmontro de la homa mizero entute.

Kiel oni povas kompensi al la maljuste akuzita la tutan malbonon, kion oni faris lin? Jes, mi ja scias, ke en la kapitalisma mondo, kie ni vivas, mono estas kaŭzo kaj samtempe solvo de ĉiuj problemoj — alprenante la vortojn al la grandan usonan filozofon de la 20a jarcento, Homer J. Simpson. Sed imagu, kian rilaton tiu viro devas havi ekde nun kun la homoj de lia medio, kiuj ne hezitis konsideri lin monstro.Homer Simpson

La tiel nomataj amaskomunikiloj, kiuj vere ne estas krom vehikloj por disvastigado de la reganta ideologio, konas tre bone la homajn malfortaĵojn kaj plezuras diskonigi ĉion tion, kio povas altiri la atenton de la naivuloj. Tial ili rimarkigis tiun “novaĵon”. Estas kelkaj de tiaj vehikloj, kiuj metis siajn retforumojn je la dispono de tiuj, kiuj volis verŝi sian galon. Bovolu vidi iujn ekzemplojn: estas homoj, kiuj petas mortpunon; aliaj protestas pro tio, ĉar al ili ŝajnas tro mallongaj la restadoj — aliulaj — en malliberejo kaj ili petas la forigon de la reduktoj de puno; aliaj volus, ke la “justeco” estus pli severa, ktp.

Kiaj ni homoj estas! Ni skaldaliĝas, kiam ni sciiĝas pri terura krimo. Ĉu ĝi estas pro tio, ĉar ni kredis, ke ne eblas, ke viro povas seksperforti la filinon de sia partnero? Ne; fakte, ja ne estas, ke ni kredis ĝin ebli: ni deziris ĝin por povi liberigi nian perfortan koleron kontraŭ “malbonulo” sen ĉesi senti nin “bonaj”. Ni deziras, ke iu plenumu kruelegajn krimojn, ĉar tiel ni povas liberigi niajn plej fiajn pasiojn kun la konscienco trankvila scii nin “la bonaj”.

En tiu okazo koincidas du teruraj aferoj, kiuj tre timigas ĉiujn nin: la medicina eraro kaj la juĝa eraro. Tiom ili timigas nin, ke ni eĉ ne volas pensi pri tio, ke ni eĉ ne volas vidi ĝin. La blindeco por vidi maljustecon malkapabligas nin por solidari kun tiu, kiu eventuale suferas ĝin. Ni ne volas scii, ke kuracisto aŭ juĝisto povas erari, ĉar scii ĝin implicas kompreni, ke iliajn erarojn povus suferi ankaŭ ni, kaj nia menso, kiu estas besteca, stulta kaj malkuraĝa, ne volas devi vivi kun la turmento scii ĝin. Tial ĝi metas en ludon rimedojn, kiuj trankviligas nin: kiam ni aŭdas paroli pri torturoj al arestitoj, ni pensas: « advokataj ruzaĵoj! »; aŭ kiam ni aŭdas kritiki la mankon de fundamento de iu akuzo kontraŭ iu, ni diras: « ion li devis fari… ».

Nia racia menso ellaboris kelkajn trankviligajn mitojn, kiuj proklamas supozan bonecon denaskan de la homo. Ni mencios du. La mito de la senkulpa infano asertas, ke ni naskiĝas “bonaj”, sed edukado malbonigas nin. Paralele, la mito de la nobla sovaĝulo, baziĝinta sur la sama supozo, diras ke en la “primitivaj” socioj, alivorte tiuj, kiuj ankoraŭ ne estis “koruptataj” de “la civilizacio”, la homo edukiĝas pli “bona”. La ideo de civilizacio estis ofte uzata por imperiismo por pravigi la ekspluaton de la popoloj, sed tamen la civilizacio estas pozitiva valoro. Ne estas ununura homa civilizacio — la nia, la “bona”, la okcidenta kaj kristana —: ĉiu unuopa civilizacio estas konkero de la homa kulturo, kiun necesas respekti kaj antaŭgardi.

Sigmund FreudLa moralaĵo predikata de ambaŭ mitoj estas, ke ekzistas boneco kunnaskita ĉe la homo kaj ke ĉi tiu estas koruptata de la kulturo. Tio estas reakcia mesaĝo. La homo, forlasita al siaj naturaj pasioj, ne estas nepre “bona” — nek nepre “malbona”. Kaj boneco kaj malboneco devas esti kultivataj, ili postulas daŭraj klopodon kaj sinekzercadon. Ni naskiĝas nek bonaj nek malbonaj; ni iĝos tiaj aŭ aliaj, en la plej bona okazo, nur post penigaj jaroj de laboriga trejniĝo.

Sigmund Freud, kadre de sia psikanaliza teorio, kreis du paralelajn kaj komplementajn konceptojn: la libidon, la energion de la seksa impulso, de la krea impulso, kaj la destrudon, la energion de la detrua impulso. Ambaŭ elementoj konstituas la homan esencon, sed dum la unua tre furoris ĝis tia grado, ke ĝi ekkonsistigis la vulgaran vortprovizon, la duan elpensaĵon, kiu estis tiel grava kiel la unua, ni preferas ignori. Kaj al ni konvenus koni ĝin, ĉar sciante, ke malbono altiras nin, eble ni provus eviti delektiĝi ĉe malbonaj sentoj — eĉ se tiuj estas kontraŭ “malbonulo”.

La 15-an de decembro 1859
des. 15th, 2009 by Jepibo

L. L. Zamenhof en 1908Antaŭ 150 jaroj naskiĝis en urbo de orienta Eŭropo nomata pole Białystok, beloruse Беласток, jide ביאַליסטאָק, hebree ביאליסטוק, litove Balstogė kaj ruse Белосток, Ludwik Lejzer Zamenhof, la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto.

Ĉiujare la 15-an de decembro okazas la plej vaste celebrata festotago en la Esperanto-kulturo. Iuj, timemaj fari personkulton, lanĉis diversajn proponojn por ŝanĝi la nasko-tagon de doktoro Zamenhof en Tagon de Esperanto-literaturo, en Tagon de Esperanto-libro aŭ en Tagon de Esperanto-blogo . La subtenantoj de tiu lasta propono sugestas ke ni redaktu dulingvajn poŝtojn pri miskomunikado, lingvestingigo, kultura identeco, alta kosto de tradukaj servoj kaj similaj. Sed ĉar, escepte de iuj kritikaj eldonoj de grandaj literaturaj verkoj, dulingveco provokas al ni alergion, ni decidis adaptadi por internacia legontaro nian nacilingvan blogon, El fil d’Ariadna.

»  Substance:WordPress   »  Style:Ahren Ahimsa