SIDEBAR
»
S
I
D
E
B
A
R
«
Historio duoble forgesita
març 14th, 2011 by Jepibo

La jaron 1887, en Varsovio, Doktoro Esperanto — pseŭdonimo de la oftalmologo Lejzer Ludwik Zamenhof — eldonis projekton de helpa lingvo internacia, kaj tiu lingvo diskoniĝis tra Eŭropo en epoko de profundaj ŝanĝoj politikaj, ekonomiaj, sociaj, lingvaj kaj artaj. Al Katalunujo alvenis malfrue, sed kun forto; ĝi penetris ĉiujn sociajn tavolojn kaj ĝi gajnis aliĝintojn tiel rimarkindaj kiel Andreu Nin aŭ Carles Riba. La unuaj provoj entreprenitaj fare de disaj esperantistaj aŭtodidaktoj transiris, je la komenco de la 20-a jarcento, al la unuaj kursoj kaj grupoj organizitaj.

La Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro, eldonita far la Kataluna Esperanto-Asocio, kunigas diversajn artikolojn pri la kataluna esperantista movado de la originoj ĝis la starigo de la diktaturo de la ega genocidulo Franco, kritika etapo kiu markis same la historion de la esperantismo kiel tiun de Katalunujo. La verko ne pretendas esti kompleta kaj ekvilibrigita raporto pri la kataluna esperantismo, sed reprenas kaj por la studema kaj por la ĝenerala publiko parton de nia historio kiu tradicie ne vekis la intereson de la esploristoj, sendube pro la duobla minoritata kondiĉo de la esperantismo kataluna: ĉar kataluna kaj ĉar esperantista.

Ĉi tiu volumo estas la tria kiun la historiisto Francesc Poblet eldonas pri Esperanto en nia lando; al ĝi antaŭis La komenca esperanto-movado en Katalunio kaj La Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono.  Kiel tiuj, la Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro estas dulingva, en la kataluna kaj en Esperanto; sed dum en la antaŭa Poblet estis la sola aŭtoro, ĉi tie li aperas kiel kunordiganto, apud Hèctor Alòs kaj dekduo da pliaj kunlaborantoj. La artikoloj inkluditaj en la libro prezentiĝas en tri sekcioj. La laŭtemaj studoj traktas inter aliaj temoj la rilatojn kun la anarkiismo, la travivaĵojn de Kataluna Esperantisto — la organo de la  kataluna esperantismo —, la Katalunan Kongreson de Vinaròs aŭ la uzon de Esperanto dum la milito de Hispanio. La lokaj studoj temas pri organizaĵoj de Barcelono, Valencio aŭ Majorko, sed ankaŭ de Maó, de Vendrell aŭ de Ceret (Vallespir),  kie naskiĝas la unua esperantista grupo de nacia amplekso. La biografiaj studoj estas dediĉitaj al movadanoj kiel la verkisto Frederic Pujulà, la folkloristo Joan Amades, la pedagogo kaj filologo Delfí Dalmau, la pastro Joan Font kaj la filologo kaj orientalisto Joan Mascaró.

Vehiklo de internacia komuniko kiel la dekuma metra sistemo por la konservativuloj, ilo de kunordigo por la laborista internaciismo, garantio de demokratio por la lingvaj minoritatoj…, la propono de universala frateco starigita fare de modesta okulisto de orienta Eŭropo allogis ĉiujn en la epoko de pli granda organiziĝo de la laborista movado; la 2-a Mondmilito prokrastis ambaŭ sonĝojn, la socian kaj la internaciistan.

Teknika slipo:
Kunordigantoj: Francesc Poblet i Feijoo, Hèctor Alòs i Font
Aŭtoroj: Elisabet Abeyà i Lafontana, Ferran Aisa i Pàmpols, Jean Amouroux, Dani Cortijo Astudillo, Toño del Barrio, Joan Inglada i Roig, Ulrich Lins, Xavier Margais i Basi, Pedro M. Martín Burutxaga, Abel Montagut i Masip, Llibert Puig i Gandia, Jordi Solé i Camardons.
Kompleta titolo: Història de l’esperanto als Països Catalans. Recull d’articles / Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Artikolkolekto
Eldonejo: ESPERANTO*CAT (Associació Catalana d’Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio)
Jaro: 2010
Paĝoj: 470 (5-244, en la kataluna; 245-468, en esperanto)

Recenzo publikigita en la revuo L’Accent 183 (28/7–10/8/2010), en la kataluna.
Esperantigis Darío Rodríguez López de Silva (koran dankon, kara amiko).

La jaron 1887, en Varsovio, Doktoro Esperanto – pseŭdonimo de la oftalmologo Lejzer Ludwik Zamenhof – eldonis projekton de helpa lingvo internacia, kaj tiu lingvo diskoniĝis tra Eŭropo en epoko de profundaj ŝanĝoj politikaj, ekonomiaj, sociaj, lingvaj kaj artaj. Al nia lando alvenis malfrue, sed kun forto; ĝi penetris ĉiujn sociajn tavolojn kaj ĝi gajnis aliĝintojn tiel rimarkindaj kiel Andreu Nin aŭ Carles Riba. La unuaj provoj entreprenitaj fare de disaj esperantistaj aŭtodidaktoj transiris, je la komenco de la 20a jarcento, al la unuaj kursoj kaj grupoj organizitaj.
La Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro, eldonita far la Kataluna Esperanto-Asocio  (http://www.Esperanto.cat/), kunigas diversajn artikolojn pri la kataluna esperantista movado de la originoj ĝis la starigo de la diktaturo de la ega genocidulo Franco, kritika etapo kiu markis same la historion de la esperantismo kiel tiun de nia lando.
La verko ne pretendas esti kompleta kaj ekvilibrigita interrilato de la kataluna esperantismo, sed reprenas kaj por la studema kaj por la ĝenerala publiko parton de nia historio kiu tradicie ne vekis la intereson de la esploristoj, sendube pro la duobla minoritata kondiĉo de la esperantismo kataluna: ĉar kataluna kaj ĉar esperantista.
Ĉi tiu volumo estas la tria kiun la historiisto Francesc Poblet eldonas pri Esperanto en nia lando; al ĝi antaŭis “La komenca esperanto-movado en Katalunio” kaj “La Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono”.  Kiel tiuj, la Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro estas dulingva, en la kataluna kaj en Esperanto; sed dum en la antaŭa Poblet estis la sola aŭtoro, ĉi tie li aperas kiel kunordiganto, apud Hèctor Alòs kaj dekduo da pliaj kunlaborantoj. La artikoloj inkluditaj en la libro prezentiĝas en tri sekcioj. La laŭtemaj studoj traktas inter aliaj temoj la rilatojn kun la anarkiismo, la travivaĵojn de Kataluna Esperantisto – la organo de la kataluna esperantismo (http://esperanto.cat/c/ke.htm)-, la Katalunan Kongreson de Vinaròs aŭ la uzon de Esperanto dum la milito de Hispanio.
La lokaj studoj temas pri organizaĵoj de Barcelono, Valencio aŭ Majorko, sed ankaŭ de Maó, de Vendrell aŭ de Ceret (Vallespir),  kie naskiĝas la unua esperantista grupo de nacia amplekso. La biografiaj studoj estas dediĉitaj al movadanoj kiel la verkisto Frederic Pujulà, la folkloristo Joan Amades, la pedagogo kaj filologo Delfí Dalmau, la pastro Joan Font kaj la filologo kaj orientalisto Joan Mascaró.
Vehiklo de internacia komuniko kiel la dekuma metra sistemo por la konservativuloj, ilo de kunordigo por la laborista internaciismo, garantio de demokratio por la lingvaj minoritatoj…, la propono de universala frateco starigita fare de modesta okulisto de orienta Eŭropo allogis ĉiujn en la epoko de pli granda organiziĝo de la laborista movado; la 2a Mondmilito prokrastis ambaŭ sonĝojn, la socian kaj la internaciistan.
Teknika slipo:
Kunordigantoj: Francesc Poblet i Feijoo, Hèctor Alòs i Font.
Aŭtoroj: Elisabet Abeyà i Lafontana, Ferran Aisa i Pàmpols, Jean Amouroux, Dani Cortijo Astudillo, Toño del Barrio, Joan Inglada i Roig, Ulrich Lins, Xavier Margais i Basi, Pedro M. Martín Burutxaga, Abel Montagut i Masip, Llibert Puig i Gandia, Jordi Solé i Camardons.
Kompleta titolo: Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Artikolkolekto.
Eldonejo: Kataluna Esperanto-Asocio
Jaro: 2010
Paĝoj: 470 (5-244, en la kataluna; 245-468, en esperanto)


Leave a Reply

XHTML: You can use these tags: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

¡IMPORTANTE! Responde a la pregunta: ¿Cuál es el valor de 13 6 ?
 
»  Substance:WordPress   »  Style:Ahren Ahimsa