SIDEBAR
»
S
I
D
E
B
A
R
«
La ĉarmo de la potenco
juliol 30th, 2010 by Jepibo

En la lasta kvinona de la antaŭa jarcento, la reserĉadoj de skipo de neŭrofiziologoj de la Universitato de Parmo kondukis al la malkovro de la spegulneŭronoj, responsaj de lernado de novaj kondutoj pere de imitado kaj empatio. La neŭrologo Vilayanur S. Ramachandran diris pri tiu malkovro:

La spegulneŭronoj reprezentas por la psikologio tion, kion la DNA signifis por la biologio, ĉar ili havigas unuigan kadron kaj helpas ekspliki serion da mensaj kapabloj, kiuj ĝis nun restis misteraj kaj nealireblaj al eksperimentoj.

Laŭlonge de la evoluo, la apero de la spegulneŭronoj estigis problemon: la neŭran bruon, kiun ili rezultigas. Se la menso de ĉiu reflektis same la mensojn de ĉiuj, oni dronus en tajdoj de empatio, kiujn oni kontinue ricevadis de ĉie. La biologio improvizis solvon al tiu problemo: testosterono. Ĉi tiu hormono helpas starigi kategoriojn, tio estas hierarĥio. Danke al testosterono, unu menso agas kiel ĉefa ricevilo kaj transmisiilo; ceteraj subordiĝas al ĝi. La avantaĝo estas, ke la laboro per skipoj estas pli efika; la malavantaĝo, ke iam-tiam nepras revalidigi la hierarĥion, kaj la ununura maniero estas pere de elmontroj de forto. La ago de tiuj du elementoj — spegulneŭronoj kaj testosterono — eksplikas nian konduton en socio: la fascinon, kiun potenco efektivigas.

NeŭronoKomence de la sesdeka jardeko, la socia psikologo Stanley Milgram realigis eksperimenton pri amplekso de obeado al aŭtoritato (“Behavioral study of obedience”, Journal of Abnormal and Social Psychology 67, 1963, p. 391-398). Li petis volontulojn por studo pri efikeco de punoj en lernado. Oni formis parojn da volontuloj; lotis inter la anoj de ĉiu paro pri la roloj de instruanto kaj disĉiplo, kaj ĉiu el ili instalis sin en apudan ĉambron. De sia pozicio, la instruanto vidis la disĉiplon, kiu sidis ligita al ilo por transmisii elektrajn malŝarĝojn, kaj li havis antaŭ si butonon aplikontan la malŝarĝon kaj turno-komandilon reguligontan la tension. La instruanto devis legi liston de paroj da vortoj; poste nur legis la unuan vorton de ĉiu paro kaj li proponis al la disĉiplo kvar eblojn. Se la disĉiplo trafis ĝin, oni pasis al la sekva paro; se ne, li ricevis elektran malŝarĝon. La unua malŝarĝo estis de 15 voltoj; se la disĉiplo plu eraris la instruanton devis pliigadi la tension po 15 voltoj; la maksimumo estis 450 voltoj. Laŭmezure, kiel la eksperimento antaŭeniris, la doloraj krioj de la disĉiplo pliintensiĝis. Foje la instruanto hezitis, rigardis la eksperimentanton kaj manifestis la deziron interrompi la eksperimenton, sed la eksperimentanto havis stimulan frazaron surprize efikan: “bonvolu plui”, “la eksperimento postulas, ke vi pluu”, “nepras, ke vi pluu”, “vi ne havas elekton: vi devas plui”. Po du el tri subjektoj eĉ pliigis la volto-kvanto ĝis la maksimumo. Preskaŭ ĉiuj montris reagojn de forta angoro; ili insultis la eksperimentanton, tremis kaj ŝvitis. Sed ili obeis. La rolon de disĉiplo, fakte, ludis aktoro kaj la elektraj malŝarĝoj estis afektataj, sed tion la instruanto ja ne sciis.

La ĉefaj disvastigantoj de totalismo estas, laŭ Hannah Arendt, nek la plebanoj nek la elitanoj, sed la “honesta homoj” de la meza klaso, la “filistroj”, kiel ŝi nomas ilin.

La filistro, kiu retiriĝas al la privata vivo, kiu dediĉas sin ekskluzive al la familio kaj ĝia progresigo: tiu estis la lasta produkto, jam degenerinta, de la burĝa kredo je la supereco de la privata intereso. La filistro estas burĝo apartigita de sia propra klaso, atomigita homo, produkto de la renverso de la burĝa klaso. La amashomo, kiun Himmler organizis por farigi al li la amasajn krimojn pli monstrajn de la historio, similis pli la filistron ol la homon de la popolaĉo; li ne estis alia ol la burĝo, kiu, en la ruinoj de sia universo, zorgas antaŭ ol ĉio pri sia persona sekureco. [ ] Estas Péguy, ŝajnas al mi, kiu nomis la patron de familio « lasta granda aventurulo de la 20-a jarcento ». Li mortis tro juna por vidi en tiu ankaŭ la grandan krimulon de la jarcento, preta forlasi siajn sentojn, honoron kaj homan dignon kontraŭ pensio, asekuro pri vivo, sekurigita ekzistado por sia edzino kaj gefiloj.

Nuntempe, kun la abolicio de la tiel nomata “socia bonstato”, denove oni povas trovi la saman homan tipon svarmante inter la koruptado de dekadenca socio.

La psikologo Philip G. Zimbardo entreprenis en 1971 eksperimenton en la Universitato de Stanford (“The Stanford prison experiment”, Cognition 2 (2), 1973, p. 243-255). El pli ol sepdek kandidatoj, kiuj estis sin prezentintaj memvole, la eksperimentantoj elektis dudekon el inter tiuj, kiuj ŝajnis al ili plej “normalaj” — kio ajn estas, ke tio signifas —, kaj ili lotis inter tiuj pri la roloj de malliberulo kaj provoso. Por doni pli da realismo al la eksperimento, la malliberuloj estis arestitaj de la polico hejme, de kie oni eltiris ilin mankatenitajn; ili estis priserĉataj, nudigataj, senpedikigataj kaj uniformataj. Ili estis kondukataj al siaj ĉeloj sub la gardo de la provosoj, kaj la malbonaj traktadoj tuj komenciĝis. La provosoj, unuatempe hezitemaj, progresive entuziasmiĝadis; ili komencis humiligante sisteme la malliberulojn. Post ses tagoj nepris ĉesigi la eksperimenton, malgraŭ ke ĝi estis projektita por dek kvin, ĉar tre rapide la punoj estis iĝintaj tiel oftaj kaj imagemaj, ke ili kaŭzis gravajn emociajn perturbojn al la malliberuloj.

Unu el la malliberuloj diris post la eksperimento: « Nun mi rimarkas, ke ne grave kiel mi kredis, ke mi estis ene, ĉar mia konduto kiel malliberulo nereguleblis multe pli ofte ol ke mi rimarkis. » Alia diris: « Mi ekrimarkis, ke mi ekperdis mian identecon, ke la homo nomata ***, la homo, kiu prezentis sin volontulo por ke oni metu lin en la prizonon — ĉar laŭ mia opinio ĝi estis vera prizono, kaj plu ĝi estas: mi ne vidas ĝin kvazaŭ eksperimenton aŭ simuladon —, estis malproksime de mi, fora, ĝis fine mi ne estis plu tiu homo. Mi estis 416. Mi vere estis tiu numero, kaj 416 vere estis, kiu decidis, kion fari. » Bonvolu reteni tiun rilaton inter premo kaj senigo de identeco: en alia momento ni revenos al tiu afero. Sed nun ni vidu kelkajn opiniojn esprimitajn de provosoj. « Estis momentoj, kiam ni estis tre insultemaj, diris al ili ian ĉion kaj skoldis ilin, » asertis unu el ili; « tio konsistigis la etoson de teroro. » Alia konfesis: « Mi agis ĝuste male ol kiel mi nun kondutas. Mi opinias, ke mi estis pozitive kreema rilate al mensa krueleco. »

La usona mararmeo estis subvenciinta tiun eksperimenton, por ke ĝi serĉis eksplikon por la konfliktoj en sia sistemo de malliberejoj kaj en la marista infanterio; ĝia celo estis determini, ĉu malliberejoj estas teruraj lokoj, pro tio ke oni enfermas tie “malbonajn” ulojn, aŭ ĉu estas la terura medio, kiu igas, ke la uloj iĝas “malbonaj”. La rezulto ne povis esti malpli flata por specio kiel la nia, tiel memkontenta: je la unua okazo la civilizaciverniso forviŝiĝas kaj vidigas paleolitikon.



Leave a Reply

XHTML: You can use these tags: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

¡IMPORTANTE! Responde a la pregunta: ¿Cuál es el valor de 11 7 ?
 
»  Substance:WordPress   »  Style:Ahren Ahimsa