SIDEBAR
»
S
I
D
E
B
A
R
«
Dio, la scienco kaj la seminariano astrofizikisto
març 15th, 2010 by Jepibo


Un escalonet

Ŝtupeto

La 20-an de julio 1969, Neil Armstrong, komandanto de Apollo 11, haltis en la lasta ŝtupo de la luna modulo Eagle kaj, antaŭ ol meti sian piedon sur la surfacon de la luno, diris: « Tio estas malgranda paŝo por homo, sed granda salto por la homaro. » La saltoj, kiujn faris la scienco kaj precipe la teĥnologio en la sekvaj jardekoj deprenis de tiu evento multan el la graveco, kiun oni tiam donis al ĝi: necesas preni en konsideron, ke la kosmokonkuro okazis enkadre de la malvarma milito. La ĵurnala kliŝo aplikebla estas, ke “ĝi starigis antaŭon kaj poston” en la historio de la scienco; tamen la kadenco de la scienca-teĥnologia progreso densigadas pli kaj pli tiajn starigojn de antaŭoj kaj postoj, kaj tio senbriligadis la prodaĵon de la alveno al la Luno. Hodiaŭ, kun pli da perspektivo, ni povus taksi, ĉu la frazo, kiun tiutempe eldiris la astronaŭto, ne fieris iomete. Kelkaj jarcentoj antaŭe, greko el Mileto, verŝajne kun malpli da parolarto ol Armstrong, sen la dialogistoj de NASA kaj sen kronikistoj, ekpensis, ke la realo devis povi esti eksplikata sen helpi sin per la mito. La tradicio atribuas al Taleso el Mileto esti farinta la malgrandan paŝon, per kiu naskiĝis la scienca penso, depostulante sian lokon je la kosto de la magia penso, kiu ĝis tiam estis reginta sen konkurenco. Kaj de tiam tiu ne ĉesis gajni terenon al ĉi tiu.

La progresoj de la scienco, kiu ĉiufoje donadis eksplikojn pli kaj pli kontentigaj pri la fenomenoj de la mondo, kaj la ekspansio de ĝia agadkampo, kiu donas ĉiam malpli da spaco al la neracieco, povus pensigi onin, ke tiu lasta retretas kaj ke la mito jam ne estas krom literatura ĝenro. Nenio estas pli fremda al la vero, ol tio. En epoko, en kiu plantoj kaj bestoj, lingvoj kaj kulturoj vivas sub la minaco de tuja estingiĝo, la religioj, anstataŭ estingiĝi, tute male, ili prosperas pli ol iam ajn.

La moderna scienco ŝanĝis la mondon, kie aperis la tradiciaj religioj, kaj iom post iom ĝi malkonfirmis, unu post la alia, la mitajn asertojn, sur kiuj tiuj baziĝis; tio plimalvastigadis la kampon por la diaj intervenoj laŭmezure, kiel la agadradiuso de la scienco plivastiĝis. Tamen la religioj adaptiĝas al la novaj tempoj: eĉ se la tradiciaj organizitaj religioj povas havi ian problemon por varbi novajn klerikojn — oni nomiĝas tion “krizo de alvokiĝoj” —, la ordinara kredanto trovis en la eklektikismo la manieron teni la religiecon en sia ĉiutaga vivo. Nuntempe ne estas strange trovi homojn, kiuj vidas nenian kontraŭdiron, ekzemple, en la fakto baloti por laŭdire maldekstra partio, praktiki iun romkatolikan riton kaj kredi je salato farita el astrologio kaj evangelia literaturo, el orientaj filozofioj kaj kvantummeĥanikaj nocioj miskomprenitaj. Tiu ĉi estas la epoko de la religio laŭ la karto.

Bernard Haisch

Bernard Haisch

Bernard Haisch estas unuaranga astrofizikisto (vi povas vidi tie lian kariertabelon), kiu provizis sin per religiaj kredoj adaptitaj al siaj bezonoj — kiel faras ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne rezignis ĉian ajn religian kredon. Sed la afero de Haisch interesas, ĉar lia edukado estas super la meznombro, tre supere. Bernard Haisch naskiĝis en romkatolika medio kaj eĉ eniris seminarion antaŭ ol dediĉi plene al la sciencaj studoj. Antaŭ la problemo akordigi tion, kion li kredas, kun tio, kion li scias, li faris mem sian laŭkartan religion prenante de tiu oficiala nur tiujn elementojn, kiuj (ankoraŭ) ne evidente kontraŭstaras la nuntempajn sciencajn konojn. Por Haisch, estis praeksplodo kaj evoluo de la specioj, sed la universo estas frukto de intenca kreo fare de antaŭa konscio. Laŭ lia vidpunkto, la fakto, ke el la energio estiĝis materio, ke el la materio naskiĝis vivo kaj ke la vivo prenis konscion, estas progreso, kiu supozigas lin, ke pli frue ol la energio jam estis la konscio, kaj ke ĉi tiu, per la decido elmeti sin al provo, estigis “la kreon”.

La ideo estas alloga, sed ĝi interpretas la tempa sinsekvo kiel kaŭzecrilato — sen ia pravigebla motivo. Ĝi prezentas entutan vidaĵon de la scienca mondrigardo kun iuj mitaj ŝtopaĵoj. Tamen, eĉ se ĝi ne estas vera, ni ĉiam povas diri tion, kion Sokrato al siaj disĉiploj iom antaŭ ol morti, kiam li priskribis al ili, kiel li imagis la transtomban vivon: « Eble kredi je tio ne decas al saĝa homo, sed kompense ĝi havigas grandan internan bonstaton… ». La hodiaŭaj laŭkartaj religioj estas personaj kaj adapteblaj al la gusto de ĉiu; eco tiu, kiu igas ilin malsamaj ol organizitaj religioj, precipe la totalismaj, kiel la kristanismo aŭ la islamo, kiuj asertas, ke ili taŭgas por regi la socion ĝis la minimuma detalo kaj aplikeblas al ĉiuj socioj.

La dia teorio

La dia teorio

Bernard Haisch, malgraŭ ke li estas unu el la plej elstaraj sciencistoj de nia tempo, fakte li neniam rezignis la miton. Li publikigis vulgarigan libron, en kiu elmetas siajn kredojn: La teorio pri dio. Haisch estas unu almogàver el tiuj, kiuj gardas la limojn de la scienco: danke al la laboro de li kaj de aliaj kiel li, tiu avancas jen kelkajn spanojn, jen kelkajn paŝojn. Sed same kiel la militestroj de la landlimaj zonoj, li estas dungosoldata, kiu povas lukti tiel en unu partio kiel en la alia. En La teorio pri dio Haisch montras la ĉagrenon, kiun li spertas sentante sin disidento en la scienca mondo, kiu estas materiisma. Tio estas la malnova disputo inter epikuranoj kaj stoikistoj pri la fakto, ĉu la universo estas frukto de la hazardo aŭ de la intenco: la scienco estas epikura, dum la religio estas stoika.

Haisch uzas malmildegan lingvon, tute nepravigita — laŭ nia vidpunkto —, kontraŭ la scienco. Lia libro estas prisemita per insultoj kontraŭ tiu; la leganto laciĝas legi, aplikitaj al la scienco, terminojn, kiuj ŝajnus pli decaj por la religio — fakte, ili kreiĝis en la religia medio —: laŭ Haisch, la scienco estas “dogma” kaj “fundamentisma”. Li kontraŭstarigas al la “materiisma reduktismo”, al la “fundamentisma sciencismo”, “spiritan vidon de la mondo”, kiu, laŭ lia opinio, estas kontraŭbatalita de la scienco.

La kontraŭstaro al tia spirita vido de la mondo fare de la sciencistoj de la oficiala scienco estas tuja kaj impetega, por kialoj tiel raciaj kiel neraciaj. Fakte, la malkonkordo inter la scienco kaj la spiriteco estas profunde enradikiĝinta en la intelekta subpremo efektivigita en la antaŭaj jarcentoj fare de la organizita religio. La religio responsis, paradokse kaj senkonscie, pri grandaj buĉadoj, detruoj kaj hororoj tra la tuta mondo kaj dum la plej granda parto de la historio registrita, eĉ malfeliĉe en la nuntempa epoko.

Tiu alineo estas la ununura fragmento en la libro, kiu memorigas la leganton, pri kia la historio ja estis — kaj ankoraŭ estas — vere. Se ni forigus ĝin, la leganto havus la impreson, ke ĉiuj malbonoj, kiuj afliktas la homaron, estas kulpe de la scienco — feliĉe tamen, ke restas al ni la konsolon de la religio. Ĉiuokaze, estas kurioze, ke malgraŭ tio, kion li diras kontraŭ la scienco kaj malgraŭ la “fervoro”, kiun li sentas pri la mito, li uzas la duan kiel inspirfonto por antaŭenigi la unuan. Tio memorigas la sintenon de tiu persono de Pere Calders, kiu, droninte en eksterordinara situacio, kiam aliulo rebatas al li la hipotezon, kiu eksplikus ĝin, li replikas al li:

Mi jam pensis pri tio, kion vi diras. Eble temas pri la plej evidenta formo konsideri la aferon, ĉar ĝi respondas al la homa maniero malaltigi ĉion al nia mezuro. La faktoj devas alĝustiĝi al la aferoj, kiujn ni scias kaj ne al kiuj ni ne scias, forgesante ke tiu lasta sinteno malfermus al ni mondon multe pli larĝan.

Haisch, same kiel la juna soldato en la rakonto “El batalló perdut” [“La bataliono perdiĝinta”], volus bazi sin sur tio, kion li ne scias por malkovri novajn aspektojn de la realo.

La defio de la scienco konsistas en liberigo de la iloj, la eksperimentoj, la observadoj kaj la logiko de la scienca metodo de la ĉenoj de la reduktisma ideologio, kiu ne estas kapabla toleri la ideon de reala kaj primara konscio; sekve, ne epifenomena.

Li malkonsentas la « miraklajn konstruaĵojn naskiĝintajn el la nenio, kiuj tiom plaĉas al la fundamentistoj [li parolas pri la sciencistojn] » por postuli la agon de « senfina inteligento, » kiu « sonĝas senfinan diversecon de leĝoj kaj valoroj de la fizikaj konstantoj, kaj poste ĝi permesas, ke tiuj leĝoj kaj valoroj evoluu ». Tio estas la sonĝo de la Ruĝa Reĝo, de Lewis Carroll.

La Ruĝa Reĝo ronkante

La Ruĝa Reĝo ronkante

En Tra la spegulo, Fingrumad kaj Fingrumid kondukas Alicon vidi la Ruĝan Reĝon dormantan kaj ili diras al ŝi, ke ŝi ekzistas nur pro tio, ke li sonĝas ŝin. Kelkajn ĉapitrojn poste, mirita pri la strangaĵoj, kiujn ŝi vidis, Alico pensas:

Do mi efektive ne sonĝis, […] krom se… krom se ni ĉiuj estas parto de la sama sonĝo. Sed mi esperegas, ke temu pri mia sonĝo kaj ne la sonĝo de la Ruĝa Reĝo! Mi ne volas aparteni al la sonĝo de alia persono.

La scienco provas ekspliki la realon, sed, ĉar tiu ekspliko baziĝas sur la realo mem, ĝi alvenas al punkto, kie ĝi devas haltigi sin (provizore). La mita penso, male, havas la avantaĝon, ke ĝi povas ignori la realon kaj sekve konjekti supozojn, kiuj volas doni sencon al la realo, signifante per sencon celo centrita en nia specio, kiu estu por ni trankviliga kaj samtempe flata. Ĉiuj religioj, tiel la tradiciaj kiel la novepokaj, kunhavas la fakton, ke ili supozas, ke nia specio estas la centro de la “kreo”. La scienco, male, memorigas al ni nian pozicion pli ol modesta en la universo. La astrofizikisto Haisch iam-tiam faras parentezon en sia scienca okupo kaj fordonas sin al tia alia penso.

Pere de la kreo, senfina konscio havigas al si mem ian ludterenon. Tion farinte, ĝi enkarniĝas en formo de individuaj estaĵoj — de plantoj, de bestoj, de homaj estuloj, de eksterteranoj — kaj tiel ĝi spertas la diversecon kaj grandegajn gamojn de komplekseco.

Tio estas la resumo de la “teorio de dio”: la iniciatinta konscio kreis la mondon por evolui kaj disvolviĝi, aŭ eble nur por amuzo. Pli interesas la enfokusigo, kiun Haisch donas al la studo pri la materio entute kaj aparte pri la inercio, kiu laŭ li « estas unu el la plej fundamentaj proprietoj de la materio ». La moderna scienco certigas, ke la materio konsistas el malgrandaj korpuskloj (atomoj, kvarkoj) en movado, kun infinitezima maso, disigitaj inter si per astronomiaj distancoj — rilate al ilia maso —; tamen al ni faras la impreson de solideco kaj stabileco. Laŭ Haisch, tio estas kaŭze de la “premo”, kiun faras la nulo-punkta energio sur la materion.

Hagado de la 14-a jarcento

Hagado de la 14-a jarcento

Ĉi tiu ne rezistas al la akcelo pro tio, ke ĝi havas denaskan proprieton nomatan inercio, sed ĉar la nulo-punkta kampo faras forton ĉiam, kiam estiĝas akcelo. La efiko de tiu kvantuma lumo estas tio, kio faras el la materio la ŝajne solidan kaj stabilan substancon, el kiu konsistas nia mondo kaj ni mem. Kaj tio ne okazas nur tiam, kiam estiĝas akcelo, kontraŭe la solida kaj stabila mondo de la materio estas ĉiumomente tenata de tiu subkuŝanta maro de kvantuma lumo.

La novaj sciencaj disciplinoj do prezentas la materion, energion kaj spactempon kiel ŝajnon, kiu kaŝas realon por ni nealireblan; ne estas strange, ke oni povas paraleligi tion kun iuj mistikaj vidoj. Haisch rakontas en sia libro, ke li trovis fragmenton en la Hagado klarigantan la ŝajnan kontraŭdiron en la unua ĉapitro de la libro de la Genezo, laŭ kiu Dio kreis la lumon la unuan tagon (Gn 1, 3-5), sed ne kreis la sunon, lunon kaj stelojn ĝis la kvara (Gn 1, 14-19).

La lumo kreita ĝuste ĉe la komenco ja ne estas la sama lumo, kiun dissendas la suno, luno kaj steloj, kiu nur aperis la kvaran tagon. […] Sed mi devas diri al vi, ke estas alia lumo. […] La unuataga lumo estis tia, ke permesintus al la homo vidi la mondon de la komenco ĝis la fino per ekrigardo. Dio antaŭvidis la malbonecon de la pekantaj generacioj de la diluvo kaj de la Babela turo, kiuj estis indignaj ĝui la benon de tiu lumo, kaj li kaŝis ĝin; sed en la estonta mondo ĝi aperos antaŭ la piuloj kun sia tuta praa gloro.

Babel turo

Babel turo

Haisch interpretas, ke la antikva aŭtoro parolas pri la energio de la nulo-punkta kampo.

Laikismo naskiĝas de ŝanĝo en la eŭropa kulturo okazanta en la 17-a jarcento, kiam oni pasas de revelaciita vero en eksperimentan kaj sciencan veron. La fino de la empirio tamen revenigis nin al antaŭan stadion de la fiziko, en kiu reakiras gravecon la spekulativado. La empirio utilis al ni dum etapo, sed la racio estas la ununura ilo, kun kiu ni ĉiam povis kaj povos kalkuli. Kaj ni ja jam sciis, kiu estas la maloportunaĵo de la spekulativa scienco: ke ĝi permesas al la neraciistoj manipuli kaj konfuzi. En la nuna tempo de malordo necesas, ke ni atentu pri la mistifikoj de la scienco kaj ne lasu nin delogi per sirenkantoj, ĉar neniu, eĉ la astrofizikisto pli premiita, estas ekster danĝera fali en la konfuzon.



One Response  
Leave a Reply

XHTML: You can use these tags: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

¡IMPORTANTE! Responde a la pregunta: ¿Cuál es el valor de 5 11 ?
 
»  Substance:WordPress   »  Style:Ahren Ahimsa