SIDEBAR
»
S
I
D
E
B
A
R
«
Justeco kaj perforto
gener 2nd, 2010 by Jepibo

Antaŭ kelkaj tagoj, viro aĝante 24 aŭ 25 jarojn alportis en sanigejon en Arona, urbo en Kanarioj, trijaran infaninon, filinon de lia vivkunulino, tial, ke ŝi spertis spiradajn problemojn. La deĵorinta kuracisto diagnozis al ŝi kora-spiradan halton, brulvundojn kaj traŭmatismojn, kaj informis la policon. La unuaj versioj de la fakto, kiujn senprokraste la laŭdiraj amaskomunikiloj disvastigas, parolas pri malbontraktado enhavanta seksperforton. La viro estas arestata, pridemandata kaj akuzata de la polico kaj juĝisto, kondamnata de la gazetaro. Li bezonas “specialan protekton” de la polico, por ke frenezulamaso atendante lin ĉe la pordo de la juĝejoj ne linĉu lin kaj materiigu la “moralan” linĉadon fare de la gazetistaro. Tri tagojn poste la infanino mortas, la nekropsio determinas ke la vundoj, kiuj kaŭzis ŝian morton, estas akcidentaj, kaj la juĝisto liberigas lin sen akuzoj.

Okazas en tiu afero diversaj aspektoj, kiuj igas ĝin tre interesa analizi. Unue, tiu estas afero de medicina eraro. La kaŭzo de la morto estis interna vundo kaŭzita kvin aŭ ses tagojn antaŭe por falo; estis nek brulvundoj nek vundoj supozigantaj ian seksan agreson. Due, estas tie problemo de malbona administrado de la informo fare de la medicinaj respondeculoj donintaj la novaĵon al tiaj kadavromanĝantoj laŭdiraj ĵurnalistoj. Trie, temas pri eraro de la instrumentoj de subpremo de la ŝtato — de la polico, unue, kaj de la juĝisto, poste —, kvankam tiu lasta finfine ĝustigas sian eraron. Kvare, ĝi estas modela ekzemplo de eskvizita apliko de la deontologia kodo de la ĵurnalista profesio. Laste, ĝi estas elmontro de la homa mizero entute.

Kiel oni povas kompensi al la maljuste akuzita la tutan malbonon, kion oni faris lin? Jes, mi ja scias, ke en la kapitalisma mondo, kie ni vivas, mono estas kaŭzo kaj samtempe solvo de ĉiuj problemoj — alprenante la vortojn al la grandan usonan filozofon de la 20a jarcento, Homer J. Simpson. Sed imagu, kian rilaton tiu viro devas havi ekde nun kun la homoj de lia medio, kiuj ne hezitis konsideri lin monstro.Homer Simpson

La tiel nomataj amaskomunikiloj, kiuj vere ne estas krom vehikloj por disvastigado de la reganta ideologio, konas tre bone la homajn malfortaĵojn kaj plezuras diskonigi ĉion tion, kio povas altiri la atenton de la naivuloj. Tial ili rimarkigis tiun “novaĵon”. Estas kelkaj de tiaj vehikloj, kiuj metis siajn retforumojn je la dispono de tiuj, kiuj volis verŝi sian galon. Bovolu vidi iujn ekzemplojn: estas homoj, kiuj petas mortpunon; aliaj protestas pro tio, ĉar al ili ŝajnas tro mallongaj la restadoj — aliulaj — en malliberejo kaj ili petas la forigon de la reduktoj de puno; aliaj volus, ke la “justeco” estus pli severa, ktp.

Kiaj ni homoj estas! Ni skaldaliĝas, kiam ni sciiĝas pri terura krimo. Ĉu ĝi estas pro tio, ĉar ni kredis, ke ne eblas, ke viro povas seksperforti la filinon de sia partnero? Ne; fakte, ja ne estas, ke ni kredis ĝin ebli: ni deziris ĝin por povi liberigi nian perfortan koleron kontraŭ “malbonulo” sen ĉesi senti nin “bonaj”. Ni deziras, ke iu plenumu kruelegajn krimojn, ĉar tiel ni povas liberigi niajn plej fiajn pasiojn kun la konscienco trankvila scii nin “la bonaj”.

En tiu okazo koincidas du teruraj aferoj, kiuj tre timigas ĉiujn nin: la medicina eraro kaj la juĝa eraro. Tiom ili timigas nin, ke ni eĉ ne volas pensi pri tio, ke ni eĉ ne volas vidi ĝin. La blindeco por vidi maljustecon malkapabligas nin por solidari kun tiu, kiu eventuale suferas ĝin. Ni ne volas scii, ke kuracisto aŭ juĝisto povas erari, ĉar scii ĝin implicas kompreni, ke iliajn erarojn povus suferi ankaŭ ni, kaj nia menso, kiu estas besteca, stulta kaj malkuraĝa, ne volas devi vivi kun la turmento scii ĝin. Tial ĝi metas en ludon rimedojn, kiuj trankviligas nin: kiam ni aŭdas paroli pri torturoj al arestitoj, ni pensas: « advokataj ruzaĵoj! »; aŭ kiam ni aŭdas kritiki la mankon de fundamento de iu akuzo kontraŭ iu, ni diras: « ion li devis fari… ».

Nia racia menso ellaboris kelkajn trankviligajn mitojn, kiuj proklamas supozan bonecon denaskan de la homo. Ni mencios du. La mito de la senkulpa infano asertas, ke ni naskiĝas “bonaj”, sed edukado malbonigas nin. Paralele, la mito de la nobla sovaĝulo, baziĝinta sur la sama supozo, diras ke en la “primitivaj” socioj, alivorte tiuj, kiuj ankoraŭ ne estis “koruptataj” de “la civilizacio”, la homo edukiĝas pli “bona”. La ideo de civilizacio estis ofte uzata por imperiismo por pravigi la ekspluaton de la popoloj, sed tamen la civilizacio estas pozitiva valoro. Ne estas ununura homa civilizacio — la nia, la “bona”, la okcidenta kaj kristana —: ĉiu unuopa civilizacio estas konkero de la homa kulturo, kiun necesas respekti kaj antaŭgardi.

Sigmund FreudLa moralaĵo predikata de ambaŭ mitoj estas, ke ekzistas boneco kunnaskita ĉe la homo kaj ke ĉi tiu estas koruptata de la kulturo. Tio estas reakcia mesaĝo. La homo, forlasita al siaj naturaj pasioj, ne estas nepre “bona” — nek nepre “malbona”. Kaj boneco kaj malboneco devas esti kultivataj, ili postulas daŭraj klopodon kaj sinekzercadon. Ni naskiĝas nek bonaj nek malbonaj; ni iĝos tiaj aŭ aliaj, en la plej bona okazo, nur post penigaj jaroj de laboriga trejniĝo.

Sigmund Freud, kadre de sia psikanaliza teorio, kreis du paralelajn kaj komplementajn konceptojn: la libidon, la energion de la seksa impulso, de la krea impulso, kaj la destrudon, la energion de la detrua impulso. Ambaŭ elementoj konstituas la homan esencon, sed dum la unua tre furoris ĝis tia grado, ke ĝi ekkonsistigis la vulgaran vortprovizon, la duan elpensaĵon, kiu estis tiel grava kiel la unua, ni preferas ignori. Kaj al ni konvenus koni ĝin, ĉar sciante, ke malbono altiras nin, eble ni provus eviti delektiĝi ĉe malbonaj sentoj — eĉ se tiuj estas kontraŭ “malbonulo”.


Leave a Reply

XHTML: You can use these tags: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

¡IMPORTANTE! Responde a la pregunta: ¿Cuál es el valor de 8 13 ?
 
»  Substance:WordPress   »  Style:Ahren Ahimsa